Jevsejeva, Ljudmila Ivanovna: Donacetoj por infanoj. (Esperanto) v1, 31 August 2008
Ludmila Ivanovna JEVSEEVA (ruse Людмила Ивановна Евсеева; aliaj esperantigoj de la nomo: Ljudmila, Evseeva), naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1913 en urbo Riga, forpasis la 28-an de januaro 1980 en Riga, rusino, loĝis en urbo Riga, strato Reformatu, d. 15, loĝ. 5, laboris en librotenista fako de Ĉefpoŝtoficejo. Talenta Esperanto-poetino, instruistino, aktiva aganto de Esperanto-movado en Latvio.
La fundamenton de sia klereco ŝi akiris en Lomonosova gimnazio en Riga. Ŝi ellernis Esperanton dum sia junaĝo, kiam kristaliĝis ŝiaj interesoj kaj streboj. Ŝia unua Esperanto-instruisto estis G. Tupicin - tre aktiva esperantisto kaj aŭtoro de pluraj E-lernolibroj. Poste L. Jevsejeva sian tutan vivon dediĉis al Esperanto. Antaŭ la Dua mondmilito ŝi estis la redaktorino de E-revuo "Ondo de Daugava", la sekretario de Latva Esperanto Societo, laboris en diversaj E-komisionoj, ofte prelegis, aktoris en E-teatraĵoj, iam mem verkinte tekstojn por ili, gvidis E-karavanojn al najbaraj landoj. Tamen la ĉefa okupo por ŝi estis versfarado.
Ŝi verkis originale multajn versojn, kiuj traktas tre vivoproksime interesajn temojn. La versoj legiĝas tre facile kaj flue. La lingvo estas ĉiam senriproĉa, temas pri la beleco de la mondo, traktas pri homo mem. Tre simpatiaj kaj ŝatataj estas ŝiaj porinfanaj versaĵoj.
Bedaŭrinde dum ŝia vivo ili ne aperis libroforme. Tamen ili estis presitaj en multnombraj E-revuoj: "Ondo de Daŭgava", "Litova Stelo", "Norda Prismo", "Heroldo de Esperanto" ktp. Ŝi aperigis verkojn siatempe en "Literatura mondo" kaj "La suda stelo" kaj ankaŭ kontribuis al la rara poemvolumo "Naŭ poetoj" (1938). Dum la lastaj jaroj, porinfanaj versaĵoj ŝiaj aperis en "Heroldo de Esperanto".
AL JUNAJ AMIKOJ
Al legemaj amiketoj
Trans arbaro, stepo, mar’
Mi adresas kor-deziron
En kuranta Nova jar’!
Estu vi plej belaj floroj
De pacema famili’,
Kresku korpe kaj spirite,
Miaj karaj, pli kaj pli!
Last edited by Kravejs; 09-01-2008 at 02:34 PM.
Reason: Error in title
|